Bonvenon

Enkonduko al niaj ekonomikaj tezoj


EN LA PRODUKTADO (de la varoj utilaj al la vivo) LA MASXINO ANSTATAUXAS LA HOMON

DU KONSEKVENCOJ
* PLI GRANDA PRODUKTADO
* SENLABORECO (de la produktistoj utilaj al la vivo)

... KAJ LA PARADOKSO de MIZERA EN ABUNDECO
LA MERKATA EKONOMIO produktas ne por la senmonaj homoj, gxi konas nur LA KLIENTOJN

Sed sistemo, kiu produktas pli kaj pli da varoj, kaj samtempe solventigas malpli kaj malpli da klientoj nepre estas kondukata al "NEEBLECO VENDI"

EN 1929 EKSPLODAS LA FUNDAMENTA KRIZO DE KAPITALISMO
* la stokoj amasigxas
* la kurzoj falas
* la intersxangxoj paralizigxas
30 MILIONOJ DA SENLABORULOJ miras ne plu esti .... ekspluatataj

De 1929 la historio de la kapitalistaj estas sinsekvo de elturnigoj celantaj pluigi la ekspluatadon de la homo fare de la homo, kaj steriligi potencialon de abundo kiu, se gxi estus je la servo de la vivo, estus fatala al ciu merkato.

1935, EN USONO oni jxetas lakton en la kloakojn... kaj la senlaboruloj, kiuj provas preni da gxi estas bastonataj de la policistoj

EN FRANCIO oni denaturigas la tritikon, oni elradikigas la vitojn
CXIE EN LA MONDO EN KRIZO oni bruligas la varojn, oni detruas la stokojn, oni
limigas la produktadojn
Sed "resanigi" la agraran merkaton ne suficxas ...

... restas ankoraux trovi "vendeblecon" por la industrio kaj "dungado" por
la manlaboruloj.
FASXISMO malfermas per nacionalismo la eligilon al la 30 MILIONOJ DA SENLABORULOJ baldaux redungataj en LA KURADO AL ARMADO

1939 ... 5 jaroj da TUTMONDA MILITO fineliberigas kapitalismon el cxiuj gxiaj "troajxoj"
Absolute distribue kaj neniam kun manko de kredito tiu milito pruvas la egan produkto-kapablecon tuj kiam la financaj mistifikoj estas forigitaj

33 milionoj de mortintoj, amasoj da ruinoj
LA RETROVITA MALABUNDECO REVALORIGAS LA MERKATOJN DE LABORO KAJ PROFITO

sed 10 jarojn poste la milit-industrio, cxiam funkcias kaj, pli auxtomatigita ol iam, la vendebla produktado jam atingas sian maksimumon.
La reiro al vera PACA EKONOMIO apera nerealigebla.

De nun, 50 milionoj da salajruloj sxuldas sian oficon nur al
KONSTANTECO DE LA MILITO
pliigo de armiloj kaj armaj konfliktoj kun kontrolata disvastigo, eksplodas cxe cxiu komenco de ekonomia krizo

LIMIGADO DE LA PRODUKTADU PER STUDO DE LA MERKATOJ
DETRUADO DE LA IMPOSTPAGANTOJ UNUAECA
FINANCADO DE LA PROTEKTATAJ SEKTOROJ DE LA PROFITO *
PROSPERA KOMERCADO DE LA MILIT- INDUSTRIULOJ *
ALMOZPETADO NACIIGITA POR LA SOCIALAJ HELPOJ
"EKSPORTI AUX MORTI"
la slogano de Hitler reaperas

En Majo 1968, antauxante la revekigxon de fasxismo, la universitata kaj laborista junularo ekflamis fortage kontestante la sociajn strukturojn
La demando pri SOCIALISMO fine starigxas en kadro de
PROGRESINTA INDUSTRIA NACIO

La homo estas nek bona nek malbona, li klopodas por vivi. Tiel longe dum li estos devigata VENDI SIAN LABORON POR ACXETI SIAN VIVON, oni igos lin fari ion ajn.
Amuziloj memdetrueblaj, aviadiloj "Mirage", pornografiaj eldonajxoj, kurado al luno, burokratismo de la "socia nesekureco", strategiaj bakterioj, promocio de diplomitaj perantacxoj, k.t.p. ...

La zorgo "KREI OFICOJN" malkasxas la nekonsenton liberigi la homon ; ia ajn estas la efikeco de lia tekniko.
Gxi implicas la senfinan disvolvigxon de taskoj pli kaj pli parazitaj en socio de malsxparado nepre resanigita per la nuraj amuzajxoj de la milito.

Nepre necesas distribui la enspezojn per alia rimedo ol la malnobliga salajro por laboro igxanta parodio.
El tio devenas la strukturoj de socio liberigita de la merkata ekonomio kies esenco nepre estu :

1) PRODUKTI
per maksimuma tekniko por la kontentigo de la bezonoj esprimitaj de cxiuj, sen komercaj celo kaj limo.
La produkt-aparato, socialigita, estas liberigita de cxiuj financaj submetoj

2) DISTRIBUI metode kaj sen krizoj per la starigo de
INDIVIDUA NACIA CXEKO KONTO POR KONSUMADO
regule provizumata per nekapitaligebla rento garantiata per la valoro de la proponataj konsumadajxoj

3) KREDITI cxiun civitanon per rento responde al la nacia produktado laux nacia kontado ; sed ne plu laux la dubaj sxancoj de entreprenaj administradoj.
La entreprenoj konto-registros nur materialojn kaj kalkulos la produktokoston per labortempaj unuoj.

KONSEKVENCOJ :
LA PREZOJ DE LA PRODUKTOJ povas malaltigxi sen malutili al la enspezojn de la produkistoj .
LA SENPAGECO povas esti starigita cxie, kie gxi sxparas oficojn.
Abundo ne plu estas katastrofo
Tekniko estas fine liberiga

La plivastigxo skrib-oficejoj cxesas prizorgi cinikan "prosperon"
La pordo povas malfermigxi al vera produktiveco.

La klopodojn pri profito anstatauxas la PLANITA ESPRIMO DE LA BEZONOJ per la dialogo suverene organizita inter homoj kiel PRODUKISTOJ kaj KONSUMANTOJ.

KAJ LA SXPARADO ?
Igxante NEEBLA (jam gxi estas tia) gxi estas ankaux NEUTILA :
LA TIMO PRI LA MORGAUXO MALAPERAS cxar ...

... CXIU NOVNASKITO heredas la nacian teknologian posedajxon, do ne forigeblan RAJTON AL VIVO
Deklarita cxe la "banko" samtempe kiam cxe la urbdomo, li enspezos gxis la morto
SOCIAN RENTO
respondan al lia parto de la socia produktado

NUR UNUE INTERSXANGXO :
Cxiu sxuldas al la socio laboron laux siaj kapabloj dum SOCIA SERVO.

... KIES DAUXRO IOM POST IOM ETIGXOS ...
ie la profito de la tempo dedicxita al la liberaj aktivecoj.

Anstataux okazigi krizojn kaj militojn,
LA PROGRESO DE LA TEKNIKOJ LIBERIGAS LA HOMON DE MATERIALA ZORGO.
Gxi malfermas la pordojn de SUPERA CIVILIZACIO en kiu, per la solidareco de LABOR-SERVO disvolvigxos la fruktijn de LABOR-LUDO kaj tiuj de KULTURO fine liberigita de cxiu koruptebleco.

UTOPIO
estas plue kredi, ke oni povas "perlabori sian vivon"
<font color="#477cc0">detruante la mondon.

Cxe la stadio de industria progresinta nacio, "distribuaj" strukturoj de efektiva socialismo devenas de la simpla volo transvivi la memdetruigxo de intersxangxaj strukturoj de kapitalismo. Sciigu tion por eskapi gxustatempe !

Traduktion : SAT-Amikaro, 67 av. Gambetta 75020 PARIS


Navigado

Subrubrikoj